Esperantista
Stando de San Ĵose dos Kampos
Brazila Esperantisto - Aprilo/2001 - E-entrepenado - Imitinda
Ekzemplo
La esperanto-grupoj de la urbo São
José dos Campos organizas ĉiusabate, de la 9-a matene ĝis la 1-a
posttagmeze,
disvendadon de esperantaĵoj, kiel libroj diversaj, endiskedaj e-kursoj,
elementa gramatikkajero, kaj la kodiskoj de Merlin kaj la proinfana Ni dancu en
la rondo... ka eĉ la revuo Brazila Esperantisto.
Tamen, la ĉefa aktiveco de
la tieaj esperantistoj estas la disdonado de faldfolioj pri Esperanto, klarigado
de la ĉefaj aspektoj de nia lingvo, babilado de la lokaj esperantistoj kaj la
perkomputila prezentado de la furoranta kurso de Esperanto de Carlos Pereira kaj
de la elektronika vortaro ALLS, kiuj estas senpage disdonataj.
Laŭ Marcos
Pimenta, la ĉefamotoro de la iniciato, oni rikoltas bonajn rezultojn el tiu
semado, kiu estas por ĉiuj e-grupoj ja imitinda ekzemplo. Oni enspezas iom da
mono, tiel helpante la kulturajn produktantojn el Esperantio, kaj samtempe oni
konstante flegas la diskonigadon de Esperanto.
Ĉu ni povas revi pri la
engaĝiĝo de la ceteraj organizaĵoj en Brazilo?
Nu, oni povas informiĝi
pli funde pri la laboro de nia samideanaro el SJC ĉe http://esperantosjc.vila.bol.com.br/
Fotoj
![]() Silvio - Instruisto |
![]() Libroj |
![]() Ĉemizetoj |
![]() Georgo |
![]() Stando |
![]() Komputilo |
![]() Markos |
![]() Programo pri Esperanto |
![]() Programo pri Esperanto |
![]() Kurso de Esperanto |
![]() Ĉemizetoj |
![]() Ekipaĵoj |
![]() Libroj |
||