AL ESTRARO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO:
Ricevinte la alighilon de la 87a Universala Kongreso de Esperanto ni konstatas
ke UEA, same kiel Brazila Esperanto-Ligo organizas diskriminacian, elitismajn,
et-burghajn kongresojn per politiko kiu ekskludas de nia movado la laboristojn,
la studentojn, la pensiulojn, la socie subprematojn ghenerale.
Estas klare ke la sub-kasha celo de
la Uk,j estas doni financan profiton, anstatauh uzi la kongresojn por disvastigi
esperanton kaj popularigi la lingvon.
Nur elito povos pagi 75 eurojn
(170,00 realojn) por alighi al la Universala Kongreso. Plej granda parto de la
popolo en Brazilo gajnas 1 auh malpli unu minimuma salajro kiu konsistas el
180,00 realoj (preskauh la sama valoro por alighi al UK). Tio signifas ke simpla
laboristo devas elekti inter manghi auh ne manghi dum unu monato por shpari
monon por alighi al UK.
La Universalaj Kongresoj devus esti
amas-homaj (popularaj) eventoj, simplaj, ne pompaj, elitaj, et-burghaj
renkontighoj.
S e 2.500 kongresanoj pagos 170
realojn, la enspezo estos 425.000,00 realojn. Tio chi mono sufichas por acheti:
30 auhtomobilojn Celta "Chevrolet" el la fabriko, auh acheti 17
apartamentetojn en Brazilo auh 250 komputilojn. La enspezo estus pli granda char
la loghanto de richaj landoj pagos pli altan kotizon.
Konsiderante tion, ni volas scii:
-Kiuj estos la elspezoj de la UK?
- Chu ne estas rimedoj malaltigi la kostojn
kaj la alighon de la kongreso?
- Ke tuj post la Ukj estu prezentata
bilanco de la kongreso. Ekzemple, plachus al ni tre multe vidi la detalan
financan bilancon de la UK en Kroatio.
Ni volas elstarigi ke UEA estas
publika asocio (ne-privata) kaj ke ni membroj rajtas scii tion chi. Kaj plie,
UEA devas permesi ke la membroj donu sugestojn kaj proponojn por ke la kostoj de
la Uk-oj ne estu tiel pompaj.
Kaj laste ni volas protesti la
admonon kiu aperis en la fino de la alighilo per nigrigitaj literoj: "Kongresanoj
devas fari nenion, kio kontrauhas la kongresan Regularon auh malutilas al la UK".
Tio chi admono estas klare auhtoritateca, nedemokratia kaj facista. ghi estas
timigema kaj minacema.