NI ESTU HOMRAJTA ASOCIO
|
|
Jen la rolo kiun nia movado devus preni sur sin: denunci
malobeojn (atencojn) al la Lingvaj Rajtoj. Amnestio Internacia
bone zorgas pri la aliaj flankoj de homaj rajtoj: torturo,
libereco de politika penso kaj ago, sed versxajne, Amnestio ne
fakigxis pri la defendo de lingvaj minoritatoj, altrudo de
lingvoj, lingva diskriminacio ktp...
Resume, mi proponas ke ni estu la 'amnestio' pri lingvaj
aspektoj de homaj rajtoj. En la mondo ja estas organizoj kiuj
defendas la gejojn, virinojn, kiuj kontrauxstaras al rasaj
diskriminacioj kiuj protektas ekologion sed mi ne konas
organizon mondfame konatan kiu kontrauxstaras al lingva
diskriminacio aux al persekutoj al homoj pro tio ke ili parolas
(aux ne parolas) iun lingvon. UEA ne estas neuxtrala rilate la
lingvan problemon en internacia skalo: jen nia nicxo, kaj jen
maniero pligrandigi nian "videblecon" se ni pli aktive
protestos pri nunaj atencoj al la lingvaj homaj rajtoj . |
|
|
ATENCOJ AL LA HOMAJ LINGVAJ
RAJTOJ
|
|
Ne malofte oni legas pri tiuj atencoj en gazetoj: Ekzemple, mi
legis en brazila gazeto (1997) ke infanaj ciganoj en euxropa
lando ne parolantaj la nacian lingvon estis devigataj frekventi
lernejon por mensaj handkapuloj. En alia gazeto mi legis ke en
usono, patrino estis kondamnita de Justeco pro tio ke sxi
parolis nur en la hispana lingvo kun sia filo. Brazilano estis
senkulpe arestita en Usono kaj ne povis defendi sin cxar li ne
parolis la anglan. En Peruo, la homoj kiuj parolas la kecxuan
lingvon estas diskriminaciataj. Mi ankaux legis en gazeto ke en
Kosovo, dum kelkaj jaroj la albana lingvo estis uzata en
lernejoj, universitatoj, ktp... sed Milosevic ne donis plenan
liberecon al kosovanoj uzi la albanan lingvon. Estas multaj
aliaj ekzemploj.
Ni esperantistoj devas protesti en tiaj okazoj ekzemple: 1)
Antaux kelkaj monatoj en Algxerio, la registaro volis ke la
araba lingvo estu parolata de la tuta popolo sed multaj
algxerianoj parolas aliajn lingvojn kaj ne volas paroli la
araban. 2) En Nigxerio, la diktatoro Sani Abacha lancxis legxon
kiu abrupte dekretas ke la franca lingvo estu la alia oficiala
lingvo de la lando (simple pro tio ke la diktatoro volas
alprokisimigxi al Francio). Do ni lernu protesti, kaj gajni
prestigxon kiu havas tiujn kiuj defendas la subprematojn. Nia
sinteno estu: ni ne volas ke la homoj nepre lernu esperanton.
Nia movado estas movado por la homaj lingvaj rajtoj kaj gxuste
pro tio ke ni mem ne volas esti lingvaj diskriminaciantoj ni
uzas sennaciecan lingvon praktike en nia internaciaj kontaktoj.
Nur organizo kiu ne altrudas nacian lingvon povas defendi
linvajn rajtojn.
|
NI NE ESTU
INDIFERENTAJ
|
|
Nia varo estas la homaj lingvaj rajtoj (kontraux lingva
diskriminacio) kaj nia rimedo estas esperanto. Protestoj ne
postulas multan monon, kaptas la atenton de la amaskomunikiloj
kaj motivigas la homojn al kunagado. Ni ne estu indiferentaj
kiam ni scios ke homo ie en la mondo estas persekutata kaj
suferas pro lingva diskriminacio. La neuxtraleco de UEA cxesu
kie okazas malobservoj de la fundamentaj homaj rajtoj, kaj ni
esperantistoj ne estu indiferentaj pri la sociaj kaj politikaj
nunaj problemoj de la homa vivo. amike Marco Antonio Fuentes |
|