Johano:
Preskaú cxiuj instruistoj pri Geografio kaj Historio estas iomete indignitaj
pri la nuna situacio de la mondo en kiu ni vivas. Do, ekde mia universitata
studo (jaro 1980) mi simpatiis al anarkiismo, partoprenis strikojn en mia
laboro, protestojn, bojkotojn kaj marsxojn de popolaj movadoj.
Demandoj:
Kiel vi eksciis pri esperanto? Kaj kiel vi lernis?
Johano:
En jaro 1979, kiam mi logxis en urbo Bauru foj-foje mi axdis pri esperanto.
Iam mi prunteprenis libron el la publika biblioteko: “Esperanto sen
Instruisto” sed ne volis ellerni la lingvon cxar mi pensis ke neniu homo en
la mondo parolis gxin. Sed iun tagon, aperis raporto en la loka gazeto pri la
esperanto-movado kaj mi eksciis ke en mia urbo estis inkluzive klubo de
esperanto. Mi skribis al la loka klubo kaj gapis kiam mi estis informita ke
mia najbaro estis instruisto de esperanto kaj volonte instruos min. Mia
instruisto instruis esperanton al mi en lia domo (ne nur al mi sed al kelkaj
najbaroj, inkluzive al mia fratino), kaj post ses monatoj mi translokigxis al
alia urbo (Campinas) sed ekde la jaro 1979 ni instersxangxas leterojn!
Johano:
Al mi neniam placxis la usona imperiismo (en kiu la altrudo de la angla lingvo
estas parto). Fakte gxis hodiaux
mi rezignas lerni la anglan. Do, kiam mi eksciis pri la ekzisto kaj reala uzo
de esperanto mi entuziamigxis ne nur pro tio ke mi povus komunikigxi kun homoj
de aliaj landoj sed pro tio ke mi ne bezonus uzi la anglan, laux mi, ne
distingebla ero de la usona imperiismo. Kiam homoj demandas al mi, kial mi
lernis esperanton, mi kutime diras ke mi faris politikan decidon kiam mi
decidis lerni gxin. Fakte kiam ni decidas lerni (aux ne lerni) iu ajn lingvon
ni, konscie aux ne, faras politikan decidon.
Johano:
Profesie, mi estas instruisto pri Historio kaj Geografio sed dum 20 jaroj mi
tede laboris en sxtata banko en burokrata afero.
Johano:
SCA (Sendependa Centro de Amas-komunikiloj) ludas gravan rolon en Brazilo:
gxia cxefa hejm-pagxo em la portugala (kie estas ligilo al esperanta versio)
estas vizitata averagxe de cxirkaux 20.000 homoj cxiutage. Kelkfoje ni
publikigas raportojn pri faktoj kelkajn tagojn antaux ol la komercaj (burgxaj)
amas-komunikiloj.
Johano:
Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estas internacia reto de sendependaj
produktantoj de amas-komunikiloj, kiuj estas zorgantaj kaj kompromitataj pri
la konstruado de socio libera, egaleca kaj kiu respektas la naturan medion.
Laux
la hejm-pagxo mem de SCA: “Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estis
kreita origine en Seatle kiel alternativa rimedo por raporti pri la eventoj
kiuj okazigis la fiaskon de la "Kunsido de la Jarmilo" de MKO (Monda
Komerca Organizajxo) en novembro de la jaro 1999. La ideo estis havigi
hejm-pagxon en interreto kiu ricevadus kaj konservus videojn, bildojn, sonojn,
kaj tekstojn kiuj povus esti publikigitaj kaj reproduktitaj sen kopirajtoj per
iu ajn homo aú iu ajn amas-komunikiloj kiuj ne havas komercan profit-celon.
Tio kio estis hejm-pagho de sendependaj jxurnalistoj igxis ankaú hejm-pagho
en kiu la manifestaciantoj mem povis informadi. Ili komemcis publikigi siajn
historiojn kaj disponigi la videojn, la sonojn, intervjuojn verkitajn de ili
mem. Dum la kresko de la protestoj kontraú la "tutmondigxo"
pligrandigxis, regionaj Sendependaj Centroj de Amas-komunikiloj estis kreitaj
cxie kie la "novaj movadoj" aperis. Nuntenpe estas pli ol 70
Sendependaj Centroj de Amas-komunikiloj en pli ol 30 landoj en cxiuj
kontinentoj. Sendependa Centro de Amas-komunikiloj de Brazilo naskigxis okaze
de disvolvigxo de la organizado de la movado kontraú la tutmondigxo en São
Paulo kiu instigis la proteston la 26an de septembro 2000 (S26) kiam kunsidis
en Prago MFI (Mona Fonduso Internacia) kaj MB (Monda Banko). En decembro 2000,
la hejm-pagho de Sendependa Centro de Amas-komunikiloj aperis kaj ekde tiam
ghi klopodas raporti pri eventoj ligitaj al la socia lukto.
Sendependa
Centro de Amas-komunikiloj estas ne-komerc-cela projekto kreata nur de
volontuloj.
En Brazilo, Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estas reto de
kolektivoj disigitaj en diversaj urboj. Cxiu kolektivo disvolvas lokajn
projektojn kaj ili cxiuj partoprenas la adminstradon de la hejm-pagxo. Cxiuj
kolektivoj organizigxas per ne-hierarkia formo kaj havas la kompromison
akcepti la principojn kaj la eldonan politikon. Por formale fondigxi, cxiu
kolektivo bezonas almemaú 5 volontulojn, estante almemaú unu el ili teknike
kapabla pri informadiko ( aú kun preteco lerni). Tamem, grupoj kun malpli da
membroj rajtas kontribui per partoprenoj en diversaj projektoj.
Demando:
Kiam komemcis SCA en Esperanto? Kial? Kiom da homoj kunhelpas?
Johano:
En la jaro 2001 kiam mi komemcis
agadi cxe SCA, mi eksciis pere de nia nacia diskut-listo (en la portugala) ke
estis lingva probleno en la tutmonda SCA cxar multaj aktivuloj plendis pro la
uzo de la angla por kontakto inter la SCA-anoj de la tutmondo. Mi sciis ke en
la internacia distuk-listo de SCA (em la angla) estis lancxita propono por ke
esperanto estu la lingvo de SCA en la tuta mondo. Kompreneble ne estis
interkonsento pri la propono. Mi kredas ke la propono por uzo de esperanto
estis lancxita de brazila SCA. Kelkaj sxatis la ideon sed ne lernis esperanton.
En la mezo de la jaro 2001 estis intereta kunsido de aktivuloj de SCA-Brazilo
kaj mi proponis ke ni almemaú traduku la tekstojn de la hejm-pagxo ankaú al
esperanto tiamaniere ke esperanto estos unu el la lingvoj uzata apud la
portugala, hispana kaj angla.
En la komemco de auxgusto de la jaro 2001 estis kreita la traduk-listo
de la originalaj tekstoj al esperanto cxe http://lists.indymedia.org/mailman/listinfo/www-esperanto.
Gxenerale ni nur tradukas la tekstojn el la portugala lingvo (tekstoj
eldonataj de SCA) de la centro de la cxefa hejm-pagxo. Sed se unu el la
partoprenantoj de nia traduk-listo proponas aliajn tekstojn el aliaj fontoj,
ili estas publikataj se estas akordaj al la eldona politiko de SCA. Estas
esperoj por ke iam la esperanta hejm-pagxo de SCA havu plenan auxtonomecon por
publikigi kaj eldoni tekstojn. Nuntenpe, en nia diskut-listo de SCA pri
tradukado al esperanto estas 21 homoj el diversaj landoj: Francio, Nederlando,
Belgio, Italio, Potugalio kaj Brazilo. La ne-portugal-lingvanoj bone
kontribuas por la reviziado de la tekstoj. La scipovo de la portugala lingvo
estas tute nenecesa por revizio. Fakte estus bone se ekzustus auxtonoman (senaciencan)
esperantan sekcion de SCA. Laux mi tiu plano dependas nur de la volo de la
tutmonda esperantistaro.
Johano:
En la tria mondo la homa-amasoj (malricxaj kaj de la meza klaso) ne parolas la
anglan lingvon cxar la publika lernejo estas fusxa. Multaj “instruistoj”
de la angla tie cxi ne scipovas
la lingvon. Nur la ricxuloj povas pagi bonan lernejon por lerni la anglan.
Esperanto, estas pli facila ol la angla kaj havas avantagxon ke gxi ne estas
ligita al la usona imperiismo. La radikala movado ankoraú ne solvis la
lingvan problemon. Vera revolucio okazos en la mondo kiam ni “kontraú la
tutmondigxo de la kapitalo kaj por internacia solidareco, ni tutmondigu nian
ribelemon kaj lukton per esperanto, lingvo sen-nacia”.
Demando:Cxu
aliaj SCAoj ankaux devus uzi E-on?
Johano:
Jes, kompreneble, aliaj SCAj devus uzi esperanton ankaú. Sed tio okazos nur
kiam esperantistoj partoprenos kiel aktivuloj cxe siaj landaj SCAj. La granda
paradokso de la esperanto-movado konsistas el la fakto ke la propono pri la
uzo de esperanto kontraústare al la nuna monda lingva politika ordo estas
esence revolucia kaj renversesma ideo sed la plej granda parto de la
e-parolantoj konsistas el konservenaj kaj reakciaj homoj. En Brazilo mem estas
serioza problemo cxar BEL (Brazila esperanto-Ligo) ne estas religie sendependa
asocio sed gxi okulfrape prozelitismas por religio, nome spiritismo. Multaj
senreligiaj progresemaj,
maldekstraj, anarkiismaj kaj politike konsciaj esperantistoj en Brazilo ne
povas plene partopreni la e-movadon. Mi kaj multaj aliaj estis forpelitaj de
la oficiala diskut-listo de BEL cxar ni konstraústaris al la religia (spiritisma)
sinteno de gxi.
Johano:
En la komemco sca-anoj ne komprenis kaj antaújugxis al esperanto. Mi
argumemtas: se vi ne volas legi tekstojn en esperanto en la hejm-pagxo de SCA,
vi ne legu. La hejm-pagxo havas versiojn en 4 lingvoj: vi elektu la lingvo kiu
plej placxas al vi. Ni, esperantistoj-volontuloj de SCA fieras ke post la
portugala versio, la esperanta versio estas la plej aktualigata versio. En la
tria rango estas la angla versio
kaj en la hispana lingvo estas tre malmultaj tekstoj. La SCA-aktivuloj jam ne
plu demandas pri la uzo aux ne de esperanto en la hejm-pagxo. La esperanta
versio jam estas rigardata kiel parto de la hejm-pagxo. La komercaj kaj
burgxaj amas-komunikiloj kelkfoje informas pri la ekzisto de SCA kaj informas
ke la pagxo estas disponebla en kvar lingvoj, inkluzive en esperanto (jen
nerekta disvastigo pri la praktika uzo de nia lingvo).
Johano:
Mi ne havas statistikojn specife pri la esperanta versio de la hejm-pagxo. Mi
nur scias ke la cxefa pagxo en la portugala kie estas la ligilo al la
esperanta versio estas vizitata de averagxe 20 mil homoj cxiutage.
Johano:
Ni ricevis neniun subtenon de la E-movado. Ecx kontraúe: la esperantaj revuoj,
UEA kaj BEL neniam disvastigis pri la ekzisto de esperanta versio de SCA en
Brazilo per neglekto aux kasxo de informo, kvankan la informo estas konata de
ili.
Johano:
Ambaux asertoj estas bonaj. Mi samtempe aktivas politike (por la rajtoj
de bestoj, gejoj, sendomuloj, senteruloj, indigxenoj, subpremataj homoj,
negroj, laboristoj, kaj virinoj kaj por la fino de
kapitalismo), mi tradukas la raportojn de tiuj movadoj al esperanto kaj
mi publikigas la tekstojn en la portugala aux em esperanto en SCA en laboro
traduka-aktvula kaj “amas-komunikila”.
Pri la nova registaro de prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva (Lula)
li estas komplica de la internacia ekonomia ordo kapitalisma kaj el gxia
regado ni ne povos atendi reformojn al socialismo aux ecx mildigo de
kapitalismo. Lula esta lakeo de IMF (Internacia Mona Fonduso), Usono kaj de la
monda elito. Li kaj lia partio (laborista partio) perfidis la laboristan
klason.
Pri la Monda Socia Forumo kiu okazis en Porto Alegre, ni anarkiistoj
bojkotis aux partoprenis gxin hezite, cxar gxi
estis Forumo vertikale strukturita, ne plene demokratia, kontrolita de
la sama PT (laborista partio) de Lula (la urbo-domo de Porto Alegre estas
regata de PT). En la Forumo de la jaro 2002 okazis “ribelema marsxo”
paralele al la oficiala marsxo. Dum la oficiala forumo okazis paralelaj
eventoj de vere radikalaj aktivuloj kiuj ne plu volas kapitalismon. La Monda
Socia Forumo estas pli kaj pli ia turisma evento por aktivuloj, amuza, sed nur
amuza. El gxi ne venos veraj efektivaj proponaj sxangxoj.