LA POLITIKA ANALFABETO

Bertolt Brecht

    La plej malbona analfabeto estas la politika analfabeto. Li nek auxdas nek partoprenas la politikajn okazajxojn. Li ne scias ke la viv-kostoj, la prezo de la fazeolo, de la fixso, de la faruno, de la lu-domoj, de la sxuoj kaj de la kuraciloj dependas de politikaj decidoj. La politika analfabeto estas tiel stulta ke li fierigxas kaj sxveligas la bruston kaj diras ke li malamas politikon. Ne scias tia stultulo ke el lia politika nescio naskigxas la prostit(in)o, la forlasita infano, la sxtelistoj kaj la plej malbona el cxiuj sxtelistoj kia estas la trompista, fripona kaj korupta politikisto kaj lakeo de la naciaj kaj internaciaj entreprenoj.

cxefa pagxo / Página Principal

1