PUBLIKA MESAGXO AL PARTOPRENANTOJ DE LA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN FORTALEZA

          Ni, laikaj brazilaj geesperantistoj pere de cxi tio mesagxo publikigas nian bedauxron pro la fusxa diskurso fare de granda parto de la brazila esperantistaro kiu kompromitas la neuxtralecon de esperanto en Brazilo.
Ni estas pritraktantaj la diskurson kaj praktikon de la membroj de la spiritisma religio kiuj ne konas la limojn inter iliaj agadoj en religia movado kaj en la esperanto-movado, multfoje miksante ambaux movadojn kaj monopoligante la e-movadon.
          La spiritistoj en Brazilo emas emfazi ke esperanto estas esenco de spiritismo kvankam en la fundamentistaj libroj de Alan Kardec ne estas klara aludo al ideo de internacia lingvo aux pri lingva politiko. Cxi tiu ligo inter esperanto kaj spiritismo estas farita surbaze de "mediuma komunikoj" inter la spiritoj kaj la "enkarnigxintoj".
          Jen kelkaj ideoj disvastigataj ne nur en spiritismaj medioj sed al la tuta civila socio:
            " Dio estas la tuta justeco, kaj gxuste pro tio Gxi sendis al ni esperanton" 
"Esperanto estas en la bazo de spiritismo. Esperanto por spiritisto estas komprenata kiel ilo por frateco kaj amikeco de la homaro. Oni ja kredas je la granda misio de tiu lingvo. Zamenhof kaj la unuaj esperantistoj estas la grandaj lumigitaj homoj kiu venis al tiu planedo por lanchi Esperanton en la tero."
            "Helpata de multenombraj grupo de kunlaborantoj, kiuj akordis kun lia idealo, la geniulo de homara kunfratigo, kiun ni konas per la nomo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, inventis per dia inspiro, la mirindegan esperanton, determinante la starigon de respektivaj akademioj en la spiritaj sferoj ligitaj al la plej kleraj nacio de nia planedo."

         Tiu cxi diskurso estas esence sektema, cxar membroj de aliaj eklezioj ne interesigxzas pri esperanto cxar gxi estus "lingvo de la spiritistoj".
Aliflanke, aliaj laikaj institucioj kiaj sindikatoj, universitatoj kaj amas-komunikiloj pensas ke esperanto estas ia religiaĺo. 
          Membroj de la oficiala diskut-listo auxspiciita de Brazila Esperanto Ligo (VEKI) estis forpelitaj kiam pledis pro religia neuxtraleco en la esperanto-movado (UEA estis informita pri cxi tio sed nenion faris).
Multfoje, kunsidoj de esperanto organizajxoj kiaj BEJO okazas en spiritismaj domoj kaj la evento estas disvastigata al la gxenerala socio (prezidento de TEJO sciis pri tio sed nenion faris).
          Oni disvastigas miton ke la spiritistoj tre multe helpas esperanton sed la fakto estas ke tre malmultaj spiritistoj fakte parolas esperanton. En Brazilo estas pli ol 10 milionoj da spiritistoj sed malpli ol 0,01% da ili vere parolas la lingvon.
Multaj spiritistoj pensas ke ili ricevos rekompencon post la morto pro iliaj agadoj "favoraj" al esperanto.
         Konsiderante cxi tion ni konstatas ke en Brazilo esperanto ne estas plu rajtas esti taksata "neuxtrala lingvo" pro gxia videbla ligo kun nur unu religio en la lando. La spiritistoj igxis kontrauxpropagandistoj de esperanto pro la fusxa agado. 

Alternativa-Movado


Cxefa pagxo / Página Principal


1