TUTMONDA
KAMPANJO POR LAIKECO EN BRAZILA ESPERANTO-LIGO
Alternativa Esperanto-Movado, zorgema
pri la manko de religia neuxtraleco
en Brazila Esperanto-Ligo, cxar gxi farigxis brancxo de Spiritisma Federacio
petas de cxiuj konsciaj esperantistoj de la mondo skribi al BEL por ke gxi
ne plu faru prozelitismon por la spiritisma religio en la revuo Brazila
Esperantisto.
Bonvolu skribi viajn protestajn
leterojn al bel@esperanto.org.br kun
kasxita kopio al esperanto@directnet.com.br
Lauxeble bonvolu plendi ankaux al UEA (uea@inter.nl.net)
kaj petu ke BEL
estu taksata kiel religia asocio kaj ne plu kiel landa asocio.
Bonvolu argumenti ke la revuo Brazila Esperantisto (BE) ne estu la plej
tauxga komunikilo por fari religian prozelitismon, cxar sur la pagxo 27a de
la junia numero de BE (2002) estas la jenaj religiaj prozelitismoj:
"Spiritismo estas scienco kiu traktas pri la naturo, la origino kaj la
destino de la spiritoj, kiel ankaux pri iliaj rilatoj kun la ekorpa mondo".
Poste estas tre polemikaj religiaj asertoj: "Spiritismo (...) ne adoptas
hierarkiojn, dogmojn, sakramentojn nek uzas ornatojn, nek praktikas
ceremoniojn aux ritojn". (...) Kardec preferis do publike prezenti
Spiritismon kiel 'spirituala filozofio' science starigita, kies precipa
celo estas kontribui al la morala plibonigo de la tuta homaro".
Prozelitismo pri Spiritismo ankaux aperas sur la pagxo 30a de la sama revuo
pri Spiritisma Alianco por la Disvastigo de Esperanto kaj pri Spiritisma
Esperanto-Evento.
Ni volas aldoni ke pro tia manko de
neuxtraleco kaj misagado, en nia
"neuxtrala" esperanto-movado, la grandaj amas-komunikilkoj jam faras
la
ligojn inter la esperanto-movado kun religioj kaj sektoj ligitaj al
spiritismo.
Tipa ekzemplo estas la raporto en la
hejm-pagxo de Televida Reto Globo de
la programo Fantazie.
Jen skizo de la raporto:
Adorantoj de
Antikristo, de satana sekto en Brazilo uzos esperanton.
La Arestito Idelfonso Jose de Souza,
kiu estis arestita en prizono
Carandiru en Sao Paulo, estro de la satana sekto asertas ke ricevas
mediume
la spiritojn ligitajn al la demono, jam verkis 8 librojn kaj pensas
eldoni
ilin en esperanto por ke ili estu legataj en la tuta Universo.
Li estas konata kiel "Patro" kaj estas li la findinto kaj estro de
sekto kiu
sencxese kreskadas. Unue gxi estis lancxita en prizono Carandiru en Sao
Paulo kaj nun en la prizono Franco da Rocha al kie li estis translokigita.
Cxirkaux 60% el arestitoj estas membroj de
la sekto "Amo, Vero kaj
Infera Justeco" (cxirkaux 600 homoj).
Ni elkore dankas al cxiuj kiuj
kontribuas per viaj reagoj al BEL por ke nia
movado vere estu laika.
ALTERNATIVA ESPERANTO-MOVADO
cxefa pagxo - página
principal